Enhavtabelo

Printempas

Teksto & MuzikoThomas MORLEY
E-tekstoRoel Haveman
KantasAkordo

Unu el la plej famaj madrigaloj de T. Morley.

Teksto

Printempas kiam majas,
ludantaj knaboj gajas,
Fa la la la la ….
Kun inoj sur herbej'
ĉar nun ĝi verdas plej.
Fa la la la la ….

Somero ĝojon portas,
jen vintra tristo mortas.
Fa la la la la ….
Kaj logas la ŝalmson'
la nimfojn kun impon'.
Fa la la la la ….

Fi, kial ni meditas?
junaĝa rav' invitas.
Fa la la la la ….
Ho, nimfoj kun graci',
ekludu nun kun ni.
Fa la la la la ….

Muzikfolioj