Printempo

Teksto

Aromas la siringoj ekstere
kaj pompas lazura ĉiel',
birdkantoj sonadas tenore.
Jam venas printempo kaj hel'.

Kaj eĉ tra benzinaj vaporoj,
tra l' aviadila furi'
ĝi venas. Malfermu la korojn,
salutu ĝin ĝoje kun kri'!

Scivolas ĝi: “Ĉu postenas,
ĉu kaptis vin jam malesper'?”
Kaj ĝi surflugile vin prenas
kaj portas vin tra la aer'.

En via rigard' - incendioj,
sang' bolas, la koro - en flam'
Jen brilas la sunaj radioj,
mond' ĉarma malkovras sin jam.