| Muziko | ĉeĥa popolkanto | 
|---|---|
| E-teksto | Jan Filip kaj Karel Filip | 
| Origina titolo | Jede mladík na svém koni | 
| MIDI | rajdas_sur_cxevalo.mid | 
/: Rajdas sur ĉevalo nigra,
rajdas la junul'; :/ 
gaje saltas ĉevaleto, 
sed al kara patrineto
/:  larmas la okul'. :/
/: Ĉesu plori pro la filo, 
kara patrinet'!:/
Por patrujon, vin defendi,
rajdas li, do ĉesu plendi,
/: estas mia pet'. :/
/: Mi revenos kun ĉevalo 
al vi el batal' :/
Ĉeĥ' ne lasos sin difekti,
Lenka*) devos florojn plekti
/: por mi kaj ĉeval'. :/
/: Sed se mi en la batalo 
tamen mortus tuj, :/
ploru, ah, neniufoje,
estas ja al Ĉeĥo ĝoje
/: morti pro patruj'! :/
*) Lenka ĉeĥa popola formo de virina nomo Apolonio.