Refreno:
Repe, Ritme, Sone / al ĉiuj mi salutas
Repe, Ritme, Sone / estu bonvenaj
Repe, Ritme, Sone / mi debutas
Repe, Ritme, Sone / estu koroj ĝuplenaj…
Estu koroj ĝuplenaj, la etoso estas unika 
spirita atmosfero por la repo lirika 
poezio romantika 
plena de pasio 
kontentigo de la sento kaj la fantazio 
ni preferu nun brilecon kaj koloron 
ni esprimu nun belecon kaj la gloron…
de la “ni”…
plenaj de ni mem, plenaj de energi’ 
plenaj de sukceso, plenaj de progreso 
Venu do! 
Venu repe, venu ritme, venu sone…
ĉar la vivo ne estas longa, ni profitu ĝin pli bone 
Repe, ritme, sone…
ke tiu repo, en la mondo, sonu ritme, ĉie, 
sonu ĉio kio taŭgas, manifestacie 
dolĉe sonu, sonu laŭte, la tamburoj, la flutoj 
violono kaj trompetoj sonu, al la aŭskultoj 
sonu ĵazo, sonu bluso, sonu funko, sonu roko 
en la moderna, en la nuntempa, 
ankaŭ en estonta epoko 
sonu la moneroj, sonu la tintiloj 
sonu al la oreloj ankaŭ la jubiloj…
Tra jarmiloj…
sonu ĝemoj, sonu krioj de la plej pura ĝojo 
en la domo, en fabriko, sur la strato, sur la vojo 
ankaŭ sonu aervibroj 
elegante la kolibroj 
sonu voĉo de l’ naturo  
de la maro, la murmuro 
nia kanto en la mondo, sonu belefekte 
sonu daŭre, sonu intense, plejperfekte 
sonu ĉarme, forte, efike, 
sonu agrable la pardonpetoj 
sonu juste, firmdecide, sonu en ĉiuj societoj 
niaj deziroj, voloj, sonu impone…
plenumiĝu niaj revoj, ja komplete, ne duone…
Repe, ritme, sone…
Refreno
Venu repe, ritme, sone, kante
Repe, ritme, soni konstante. 
Jes! Venu! Repe, ritme, sone…
Repe, ritme, sone ni konta
Ni infektu la mensojn per la sono la plej bona. 
Senĉesa guto eĉŝtonon traboras 
Nia sono ĉiopovas, nia sono furoras 
Sonu plue, flue 
Sen kielo, kialo 
Senintence, potence 
Sen prokrasto, sen hasto. 
Hiphopo senbara.  
Magie forte inspirita, potenca, sorĉa kaj rara…
Ni ricevu la agrablon kaj la ruĝon de l’ plezur’…
Kaj..
Silentu en nia kor’, ĉiu bru’, ĉiu susur’. 
Kaj regu nur…
Feliĉo necesa!!! Entuziasmo agresa!!! 
Venu jes, venu kolose, venu, venu mojose, 
Venu jes, venu majeste, venu, venu feste.. 
Kaj ni festu!… Kaj ni festu!…
Ni festu tiumomenton! 
Repe, Ritme, Sone! 
La deziron kaj kontenton! Repe, Ritme, Sone! 
Ni ĝuu tiun muzikon! Repe, Ritme, Sone! 
Ĝian dolĉon kaj efikon! Repe, Ritme, Sone!
Repe, ritme, sone tra la tempoj, tra l’ eterno 
Ke Ni estu de la vivo ĉiam centro, ĉiam kerno 
Vole ne vole, forte, rigore, radiu ĉiam nia brilo! 
Eĉ iele-trapele, ribele, feliĉo estu nia akiro! 
Firmdecide nian spacon ni konkeru ĉampione 
Ĉu per mildo, delikate, se necese eĉ sprone…
Repe, ritme, sone…
Refreno:
Repe, Ritme, Sone / al ĉiuj mi salutas
Repe, Ritme, Sone / estu bonvenaj
Repe, Ritme, Sone / mi debutas
Repe, Ritme, Sone / estu koroj ĝuplenaj…