Enhavtabelo

Revoj De La Vivo

Aŭtoris, komponis, muzikas Ĵ. Dan, esperantigis Bert Schumann, kantas Anne-Laure Clopeau.

Teksto

Iam saltegi per guma ŝnuro,
ŝvebadi tra la aero,
elani kun paraŝuto,
por flugi kiel birdeto.

Iam navigi tra tiu mondo,
sur granda veloŝipo
plonĝadi al mara fundo,
malkovro de trezoro.

Refreno:

Jen revoj de la vivo,
kiujn mi ŝatus vivi,
jen revoj de la vivo,
tion fari sopiras mi.

Iam navigi tra tiu mondo,
sur granda veloŝipo
plonĝadi al mara fundo,
malkovro de trezoro.

Iam soriri1 al la zenito,
vojaĝi tra l'universo,
astron tuŝi per piedo,
triumfi ree sur tero.

Refreno

Iam saltegi per guma ŝnuro,
ŝvebadi tra la aero,
elani kun paraŝuto,
por flugi kiel birdeto.

Iam soriri2 al la zenito,
vojaĝi tra l'universo,
astron tuŝi per piedo,
triumfi ree sur tero.

Refreno

Notoj

  1. sor. (neol.) = supren
  2. soriri (ntr.) = supreniri (PIV)