| Muziko | Glück | 
|---|---|
| Teksto | J. von Eichendorff | 
| E-teksto | L. Bach | 
| Origina titolo | In einem kühlen Grunde | 
| MIDI | ringeto.mid | 
Sub verda ombro sonas 
muela turniĝad’, 
/:foriris amatino 
loĝinte ĉe la rad’.:/
Donante ringon ĵuris
fidelon ŝi al mi,
/:sed nun ringeto krevis,
fidelon rompis ŝi.:/
Mi volus formigradi
kantiste tra la mond',
/:de dom' al dommuziki
ĉe familia rond'.:/
Mi volus kun la glavo
galopi al batal',
/:ĉe milda fajro kuŝi
en nigra nokta val'.:/
Se mi la radon aŭdas
de tiu muelil',
/:vin, morto, mi sopiras,
ho, fonto de trankvil'.:/