Saluto al Sorrent'

TekstoPaul Heyse
MuzikoLudolf Waldmann (Op. 63)
E-tekstoW. Hölscher
Origina titoloWie die Tage so golden verfliegen

Teksto

Pasas dolĉe la tagoj kaj ore
Feliĉege la nokt' en revar',
Kie antaŭ ŝtonegoj sonore
Albordiĝas la ond' en ŝaŭmar',
Per la floroj kaj fruktoj en rondo
Ekvekiĝas en koro la sent':

Refreno:

Ho, vi flor' briletanta de l’ondo,
Admirinda, belega Sorrent'!

Kiel dolĉe dum nokt' Luizelo
Nin ravegas per sia kantet',
Per ĝojega turniĝ' tarantelo
Ŝi svingiĝas kiele flamet’,
Jen heliĝas la golfhorizonto
Sub stelluma la noktfirmament’!

Refreno

Ho! Foriĝas la zorgodoloro,
Kaj alvenas la ĝojo al vi,
Eĉ suferas per amomemoro
Pli malgrave la brust' tie ĉi.
Saniganta vi banas en fonto
En la sankta de l’mar' element'.

Refreno