Se iras kor’ de koro

TekstoEm. Geibel
MuzikoF. Mendelssohn (Op. 99, No. V. 1845)
E-tekstoZanoni
Origina titoloWenn sich zwei Herzen scheiden

Teksto

Se iras kor' de koro
Post longa, dolĉa am’,
Brulvundas la doloro
Animon kvazaŭ flam’.
Ĉagrene sonas vorto jen:

„Adi', — adiaŭ sen reven',”
Se iras kor' de koro
Post longa, dolĉa am’.

Ho, kiom mi suferis
Pro ĉes' de via am';
La suno malaperis
Dum hela tago jam.
Ĉagrene sonis vorto jen:

„Adi', — adiaŭ sen reven'.”
Ho, kiom mi suferis
Pro ĉes' de via am'.