| Muziko | slovaka popolkanto | 
|---|---|
| E-teksto | Jan Filip kaj Karel Filip | 
| MIDI | se_vi_havus_junulino.mid | 
Se vi havus, junulino, /:ŝafojn cent,:/ 
kaj mi nur la ĉapeleton /:sen tegment’,:/
Refreno:
/:junulino, por edzino
mi ne volas vin,
ĉar estus por mi turment’.:/
Eĉ se al vi apartenus /:la bien’,:/
kaj al mi nur malgrandeta /:la ĝarden’:/
Refreno
Eĉ se ankaŭ viaj estus /:domoj mil,:/
kaj se havus kuseneton /:sen kovril’:/
Refreno