Muziko | Alejandro COSSAVELLA |
---|---|
Esperanta teksto | Alejandro COSSAVELLA |
Esperanta plenumo | Ale Kosabela |
Tipo | nova teksto |
ISRC: FR-3T0-09-00065
© Vinilkosmo 2009
Ho! Kia konfuz'
Kien iris ĉiuj? Kien mia muz'?
Ho! Kia kaptil'
Noktas ja malhele sed videblas via bril'
Refreno:
Sola, sen ajna cel'
Neniam havis eŭrojn en la konto de F.E.L
Sola, en alia dimensi'
Ĉu en via planedo estas loko
Por mi, kaj vi, por ni? Por ni
Ho! Kia princin'
Dolĉa kiel mielo
Kaj enmane kapuĉin'
Ho! Kia liber'
La koroj en la ĉielo
Kaj la piedoj sur la Ter'
Refreno
Em7 / C9 / A7 / C9 / X2
G / Am / Bm / Cadd9 / X2
Bm7 / Cadd9 / X4