Sobra la menso, en kor' flama ard'!

MuzikoE. Windeballe
Esperanta tekstoTeo Jung
Tipoadapto

Teksto

Karaj gesamideanoj,
venis decida nun hor':
Kune plektiĝu la manoj
por la komuna labor'!
Ĵetu nun ĉian disputon
vasten trans nia la bord'!
Sole rigardu la Tuton!
Regu ĉe ni nur konkord’!

Rekantaĵo:

Sobra la menso,
en kor' flama ard', —
rekta la penso,
kaj rekta l’ rigard'.
Ja, rekta la vojo
sub nia luma stel'.
Ni sekvu ĝin kun ĝojo
al nia sankta cel'!

Kiam ekmarŝas bonsente
por la batal' nia front',
moke kaj indiferente
nin malakceptas la mond',
nek nin ekscitu kolero,
nek kaptu timo do nin;
brustojn ŝveligu fiero
pro nia alta destin',

Rekantaĵo

Nomu nin utopiistoj! —
Jen nia ĝoja respond':
Ni estas esperantistoj!
Ja ĝin konfesas sen hont'.
Ni la tutmondon defias;
moke nur ridu pri ni!
Ĉar ni pli bone ĝin scias:
Venkos ja la utopi'!

Rekantaĵo