Enhavtabelo

Solis Nokte Ni

El la angla tradukis Konstantin VIHxROV (Strangers in the night)

Teksto

Tempo por la am' plej bonas nokte
Amo dum la nokt' disfloras forte
Ĝuste dum ĉi nokt' kunigis amo nin

Estis ĉarma vi kaj mi ĉarmiĝis
Ekridetis vi kaj misteriĝis
Kaj komprenis mi, ke estos kune ni

Solis nokte ni, du tristaj homoj ĉiam
Solis nokte ni, ĝis la momento, kiam
Diris ni “Hello”,
Sentoj venis do

Amo venis per rigardo
En la danco de miraklo

Per tenera am' ni estos kune
Ajna nokt' por ni aspektos sune
Dum la tuta viv' memoros l'nokton ni.

Amo venis per rigardo
en la danco de miraklo

Per tenera am' ni estos kune
Ajna nokt' por ni aspektos sune
Dum la tuta viv' memoros l'nokton ni.

Eksteraj ligoj