Sur la ponto jena

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloNa tom pražském mostě
MIDIsur_la_ponto_jena.mid

Teksto

Sur la ponto jena floro rosmarena
kreskas, sed sen akvo velkos,
estos pont' malplena,
kreskas, sed sen akvo velkos,
estos pont' malplena.

/: Se mi tien iros, akvon ĝi akiros, :/
/: rosmareno tuj verdiĝos,
kaj mi ĝin deŝiros. :/