Ŝi kunplektis

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloPletla v kytku
MIDIsxi_kunplektis.mid

Teksto

Ŝi kunplektis rosmarenon
kun naŭspeca sorĉa flor',
ŝi deĵetis ĝin en akvon,
ŝi deĵetis ĝin en akvon,
ke ĝi flosu de ŝi for.

/: En la akvon neprofundan.
kiu fluas tien ĉi. :/
/: “Diru al mi, rosmareno, :/
kien iam venos mi.”

/: Flosis ĝi al muelejo,
fluis akvo sen ĉesad' :/
/: kaj beleta rosmareno :/
implikiĝis je la rad'.