Terpomo

Traduko de Jefim ZAJDMAN

Teksto

Memorigante pasintjaran terpomon,
Vizaĝo via aperis en tramvagono.
Ho, aĉulin', de mia sort' virin'!
Mi ridetos al vi sen plor' kaj ĝemad'
El sub la rad'.

Parolis ĉiuj - restis mi malatenta -
“Vizaĝ' simia kaj animo serpenta”.
Sed eblas am' eĉ al hipopotam'.
Ne revenos pasi', des pli amo nek -
Sub tramon, ek!

Do vi vizitu mian belan tombaron,
Ke tuj forflugu tuta ĝia korvaro.
Ho, timigil' - diabloj kune mil!
Floros mi, la viol' el subtera tavol'
Laŭ propra vol'.

Kaj rikanos al vi mia ĝoja krani'
Kun ironi'.