Kantas Kajto, teksto kaj muziko de Nanne KALMA.
Konata kanto kaj samtempe kanono. Unuajn strofojn oni ĝue kantas kelkope.
Komenco: F C F, Fº Cm A#, F C F, Fº Fm C
   Am             G     F        E
La ord' en la vortaro plaĉas al mi.
    Am     G       F             E
la sistematiko plenigas min per ĝuo.
 Am          G                F        E
Tamen el la vortoj kiujn mi trovis en ĝi
         Am G        F       E
La plej be-la estas tohuvabohuo.
Mi agnoskas la gravecon de bona librotenad'
Kaj de klara sistemo por kvitancoj kaj fakturoj.
Tamen al mia propra administrad'
Nur aplikiĝas unu vorto: tohuvabohuo.
De miaj ĝardeno kaj domo la stat'
Pravigas nur unu konkludon:
Kiel ajn mi provas konformiĝi al mia deca strat',
Mi ne povas elsaviĝi el tohuvabohuo.