Muziko | J.Lennon, P.McCartney |
---|---|
E-teksto | Mikaelo Bronŝtejn |
C
Estas suna bril’,
A7
Estas ankaŭ birda tril’
Dm
En la verda val’.
F
Sub la suno
G
Marŝas ni kune
C G
A-aa-a.
C
Se dum longa ir’
A7
Iun kaptos la sopir’ –
Dm
Tuj ekkantos li.
F
Ni komprenos,
G
Kanton subtenos
C G
Ni-ii-i.
Refreno:
Jen vertebra krak’ –
Estas peza mia sak’
Dum la longa voj’.
Diablo venu,
Sakon forprenu
Oj-ojoj-oj.
Mi demandas vin:
Kiam tamen estos fin’?
Mi ne povas plu!
Jam mallumas,
Kanton mi zumas
U-uu-u.
Refreno