Urĝas sin la tago for

Esperanta tekstoH. P. N.
Originala titoloDagen gaar med raske Fjed
Originala tekstoB. S. Ingemann

Teksto

Urĝas sin la tago for,
Ni rapidi devas,
En vesper' de l’ suna or'
Pacon ni ricevas.

Kuboj de l’ fortuno sin
Turnas dum la tago,
Plej feliĉa igas vin.
Nur finita ago.

Ludon de l’fortun' sur ter'
Vidas vi sen timo,
Se nur paco dum vesper'
Estas en l’ animo.