Grandan parton de kantoj sen muziknotoj mi alŝutis. Provizore paŭzas kompostado de muziknotoj, ĉar la provotempo de la ĝis nun uzata programo finiĝis. Nun mi atendas novan leĝe uzeblan programon. Ĝi kapablas komposti muziknotojn kun tekstoj kaj akordoj, kapablas produkti midiojn kun diversaj instrumentoj, krome fari bildojn de kompletaj paĝoj. Eĉ midion konverti al muziknotoj. ——— Laŭ mia opinio mankas en la vikikantaro kelkaj kategorioj: etinfana, junulara, muzikalo, opereto. La kategorio infana kovras tro vastan aĝokategorion. Mi havas kolektaĵon da infanaj kantoj, ritmaj diraĵoj kaj ludoj, kiuj estas por malgrandaj infanoj ĝis aĝo 6-7 jaroj. ——— Mankas ankaŭ multaj popolnomoj: argentina
1),
armena,
aŭstra2), aŭstralia, azerbajĝana,
belarusa, bretona,
bulgara, ĉilia, ĉina
3),
dana, estona, eŭska, finna, flandra, galega, greka, havaja, irlanda, israela, jida, kanada, kartvela, kazaĥa, kimra, kirgiza, korea, kroata, kuba, makedona, meksika, moldava, moravia, nederlanda, norvega, okcitana, prusa, serba, slovena, skota, sudafarika, svahila, svisa, taĝika, transvala, turkmena, usona, uzbeka, valona, vjetnama. ---
Piŝta Mészáros, 2010.03.06.