Valsigante Matildan

Muzikoaŭstralia popolkanto
VortojBanĵo Peterson
MIDIvalsigante_matildan.mid

Noto: Post la elĉerpiĝo de oro, multaj viroj marŝis tra la lando serĉante laboron. Ili estis parto de la kampara sceno ĝis la komenco de la dua mondmilito.

Teksto

Gaja vagabondo kampis apud bilabong'1),
Kie la kuliba2) ombris por li;
Kaj li kantis dum bolis la akvo en la lada pot',

Refreno:

Kiu valsigos Matildan3) kun mi?
Kiu valsigos, kiu valsigos,
Kiu valsigos Matildan kun mi?
Kaj li kantis dum bolis la akvo en la lada pot',
Kiu valsigos Matildan kun mi?

Venis juna ŝaf’ por trinki el la bilabong',
Ĝoje la ulo ĝin kaptis kun kri';
Kaj metante la beston en manĝosakon kantis li,

Refreno:

Vi ja valsigos Matildan kun mi!
Vi ja valsigos, vi ja valsigos,
Vi ja valsigos Matildan kun mi;
Kaj metante la beston en manĝosakon kantis li,
Vi ja valsigos Matildan kun mi!

Venis bienisto sur pursanga rajdĉeval',
Kaj policistoj unu, du, tri.
Ili diris, “Ho kion vi havas en la manĝosak'?

Refreno:

Vi ja valsigos Matildan kun ni.
Vi ja valsigos, vi ja valsigos,
Vi ja valsigos Matildan kun ni.
Ili diris, “Ho kion vi havas en la manĝosak'?
Vi ja valsigos Matildan kun ni.”

En la bilabongon saltis nun la vagabond',
“Viva ne kaptos vi min”, kriis li.
Kaj la pala fantomo aŭdiĝas ĉe la bilabong',

Refreno:

Kiu valsigos Matildan kun mi?
Kiu valsigos, kiu valsigos,
Kiu valsigos Matildan kun mi?
Kaj la pala fantomo aŭdiĝas ĉe la bilabong',
Kiu valsigos Matildan kun mi?
1)
Bilabong = Hufoforma kurbo de rivero, kiu sekiĝas dum la senpluva sezono.
2)
Kuliba = Speco de eŭkalipto.
3)
Matilda = Rulaĵo de posedaĵoj, kiun vagulo portis sur la ŝultro.