Vana vizito

Aŭtoronorvega popolkanto
E-tekstoPaul Benneman
MIDIvana_vizito.mid

Teksto

Hodiaŭ ne atendu,
ho plej amata, min;
ne plu rigardojn sendu
al via amatin'!

Refreno:

Ĉu vi ne la signon, karulo, ekvidas?
La patro revenis, en ĉambro li sidas
por ke li ne trovu vin, kaŝu vin ruze,
ho plej amata, vi!
Surril, surril, surril, surril laj!

Kaj se la frosto prenas
ĉe la piedoj vin,
ŝteliru en la stalon,
varmiĝu ĉe 1'bovin'!

Refreno