Vento A Obrezkov

Teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV

Teksto

Inter tero kaj ĉielo
Inter la ĉiel' kaj tero
Flugas vent', petolas vento,
Vent' ebria pro liber'.
Ĝi vizitas multajn lokojn,
Ĝi ne zorgas pri distancoj,
Kaj ne povas ĝi kompreni
Baraktadon sur la ter'.

La hometoj ie sube
Zorgas pri aferoj stultaj,
Revas pri monujoj plenaj,
Stulte revas pri sukces'.
Kaj la vento simple flugas,
Ridas je problemoj teraj.
Ĝi ne scias diferencon
Inter fino kaj komenc'.

Refreno:

Vento, vento, parolu kun mi.
Vento, vent', mi envias al vi.
Vento, vento, kunprenu min
En la ĉielon sen fin'.

Se mi estus vent' libera,
Mi vizitus multajn lokojn,
Mi vizitus multajn homojn,
Kiujn amas mia kor'.
Ne dependus de la trajnoj,
De la vojoj kaj la aĵoj.
Simple flugus ajnaloken
Sen problem' en ajna hor'.

Sed ĉu la amikoj karaj
Min rekonus dum renkonto,
Ĉu eksentus per animoj,
Ke ĉi vento estas mi?
Ĉu ekaŭdus miajn vortojn,
Ĉu ekĝuus miajn kantojn?
Aŭ ĉu simple la kolumojn
Ili levos por varmiĝ'?

Refreno:

Do, la vento, mia prefer'
Tamen, resti sur peka ter',
Voĉ' amika kaj forta brakum'
Pli gravas ol venta liber'.