Venu rapide homoj

Origina titolo: Forza venite gente

Teksto

Venu rapide homoj al la ĉefa plac',
okazas vidinda spektaĵ“:
al patro ĉion redonas Francisk'.
Ĉion, redonu ĉion al mi!

Jen al vi la mono, ĉar ĝi estas via nur;
jen al vi: reprenu vian jakon el velur',
ĝin mi ne bezonas, mi vestiĝos nur per sak';
jen la ŝuoj: ili ne necesas al monaĥ'.

Vestoj, pasinteco, familia nomo: for!
Ŝuldas mi nenion, eĉ nuliĝos la memor'.
Ne plu estos domo, ne plu estos farnili';
havos mi nur patron, kies nomo estas Di'.

Venu rapide homoj al la ĉefa plac',
okazas vidinda spektaĵ':
al patro ĉion redonas Francisk'.
Fi, degenera fil' estas vi!

Ne plu estos domo, ne plu estos famili',
sed ne gravas, ĉar vi scias, kio estos vi:
filo de la vojo, kun en poŝo la destin',
vaga tra la mondo por ĝin sperti ĝis la fin'.

Havas mi liberon kaj do estas mi person',
kaj mi estas riĉa ĉar ne estas plu bezon'.
En la dorsosako la malsato kaj la ĝoj'.
Floroj de espero por mi floros laŭ la voj'.

Venu rapide homoj al la ĉefa plac':
okazas vidinda spektaĵ':
sian liberon elektis Francisk'.
Fi, degenera fil' estas vi!
Fi, degenera fil' estas vi!

Kaj nun vi tre malsamos ol ni…