Veterokanto

Teksto

Hodiaŭ brilas la suno, kaj ho ni estas feliĉaj.
Ni kantas al la mondo: Bonan matenon, suna mond'.
Bonan matenon, suna mond'.

Hieraŭ pluvis la pluvo, kaj ho ni estis feliĉaj.
Ni kantis al la mondo: Bonan tagon, pluva mond'.
Bonan tagon, pluva mond'.

Morgaŭ fulmotondros, sed ho ni estos feliĉaj.
Ni kantos al la mondo: Bonan vesperon, tondra mond'.
Bonan vesperon, tondra mond'.