Vi ne solas

Muziko
Teksto
Jurij KARCEV

Verkita por Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) en Primorsko-Aĥtarsk, aŭgusto 2007.

Teksto

Dm G7
1. Se vi hejme sentas vin sola,
C A7
Ege tedis viv’ metropola,
Dm G7
Svarmo de tumulto popola,
C A7
Fluo de la rutin’, –

Dm G7
Vi rigardu al kalendaro,
C A7
Venu al la verda tendaro,
Dm G7
Kiu jam ĉe varma maro
C
Atendas vin.

F
Pina arbar’,
Nokta gitar’,
C
Alta ĉiel’, mevo kaj lar’,
G7
Kaj se vi ŝanĝi vian vivon volas –
C
Vi ne solas!
Vi ne solas!
Dm G7
Vi ne solas!
C
Ne solas vi!

2. Kiam en meznokta silento
Venas endormiga momento,
Helpos vin en tiu turmento
De geamikoj vek’.

Se vi kantos eĉ en dezerto,
Tuj en ĝi okazos koncerto,
Kaj alvenos ĉiu lacerto
Al diskotek’.

Laŭta muzik’,
Nova amik’,
Gaja frenez’ pro amplifik’,
Kaj se vi tutan nokton rokenrolas –
Vi ne solas!

3. Se vojaĝas vi tra la mondo
Kiel gaja turist’ - vagabondo,
Pri la vojo mankas respondo,
Ne helpas la publik’, –

Vi en fremda urbo ne ploru,
Esperanton tuj rememoru,
Ne silentu kaj bonhumoru,
Kaj venos amik’.

Urba promen’,
Kluba festen’,
Kaj babilad’ ĝis la maten’,
Kaj se kun geamikoj vi parolas –
Vi ne solas!

4. Se vi trafis al kosma spaco,
Malproksimas tera surfaco,
Kaj vi kun malĝoja grimaco
Pensas pri la destin’, –

Flugu al alia planedo,
Vin renkontos en kabaredo
Simpatia, kun rozbukedo
Aliplanedanin’…

Verda vizaĝ’,
Centjara aĝ’, –
Jen la rezult’ de la vojaĝ’!
Sed… se via ampasio bolas –
Vi ne solas!