Via Milda Malgxoj

Teksto - A. Saĥaltujev; muziko - Paŭlo MOĴAJEV (Mevo)

Teksto

Via milda malĝoj', viaj sonĝoj misteraj
Ege karas al mi dum vivad' sen pasi',
Ja l'planedo de am' kaj enigmoj severaj
Kvazaŭ birdojn fidemajn nin logis al si…

Fordegelas mart-neĝ'. Sidas ni korproksime,
Foren-alten tirataj de iu sorĉ-streb'.
Tiom dias kandeloj, ke eblas esprimi
L' tutan vivon senfundan per sorba vort-ŝveb'…