Vinilkosmo-Hotel Desperado

KD 12 titoloj - 55:01 mn

Produktita de Vinilkosmo © 2004

Post la aventuroj kiuj sekvestris la materialon kaj registraĵojn de Esperanto-Desperado en studio de Christiania en Kopenhago, ni povas diri ke tiu nova albumo havis ĉiujn malfacilaĵojn!

Ĝia realigado plenumiĝis finfine sub la signo de transmigrado tra kvar malsamaj studioj, kaj inter ili la Studio de La Trappe / Vinilkosmo por unu el la titoloj kantita de JoMo, jam malnova komplico de tiuj “desperantoj” senantaŭjuĝaj kaj senlimaj.

Necesas aldoni ke krom JoMo kaj diversaj muzikistoj, kiel gasto en unu titolo kantas ankaŭ Martin Wiese de Persone….

Per sonoj pruntitaj el skao, regeo, ritmoj kaj melodioj el Balkanoj, Hispanio, Mez-Oriento, Afriko, ktp., jen vera “mondmuziko” produktita de tiu ĉi bando jam esence hibrida pro la originoj de ĝiaj membroj el Danio, Bosnio, kaj Pollando, landoj kie la malvarmo kaj la longaj noktoj egalas la varmon kaj la festecan temperamenton de ties artistoj!

Neniu dubo ke ĉi tiu nova KD preterpasos la jam faman sukceson de la antaŭa disko (BroKantaĵoj - vkkd34). Jen do disko kiun vi ne rajtos malhavi, kaj se hazarde Esperanto-Desperado koncertos proksime, nepre ne maltrafu ilin!

Eksteraj ligoj

http://www.vinilkosmo.com/vko/shop.php3?lng=e