Vintra vespero

TekstoA. Pushkin
Muziko?
E-tekstoLusi RIMON

Romanso.

Teksto

La tempest' post neĝa nubo
Kaŝas lumon de l'ĉiel'
Jen ĝi ploras kvazaŭ bebo,
Jen eksonas besta jelp',

Jen susuras per la pajlo
Sur kaduka ligna dom',
Jen ekfrapas ĉe la sojlo,
Kvazaŭ vojperdinta hom'.

Nia magra kabaneto
Splenas pro la obskurec',
Kial, mia avineto,
Vi silentas ĉe l'fenestr'?

Aŭ tempesta blov-rumoro
Vin lacigas, karulin'?
Aŭ spindela tord' murmura
Igas vin al dorm-inklin'?

Amikino mia sola,
Drinku ni dum la angor'!
Drinku kune por konsolo
Kruĉon, ke ne tristu kor'.

Kantu vi al mi fabele
Pri paruo trans la mar'…
Kantu pri knabino bela,
Kron' plektanta en florar'.

La tempest' post neĝa nubo
Kaŝas lumon de l'ĉiel'
Jen ĝi ploras kvazaŭ bebo,
Jen eksonas besta jelp',

Amikino mia sola -
Drinku ni dum la angor',
Drinku kune por konsolo
Kruĉon, ke ne tristu kor'.