Enhavtabelo

Vivas plu

MuzikoJonathan COULTON
Esperanta tekstoJoop KIEFTE, Spencer VAN DER MEULEN
Tipotraduko
Originala titoloStill Alive
Originala plenumoEllen McLAIN (rolanta kiel GLaDOS)
Originala tekstoJonathan COULTON

Traduko de fama kanto, kiu ludiĝas je la fino de la populara videoludo Portal. Ĝin tradukis Joop kun helpo de Spencer dum KKPS 2016 en Delft, Nederlando, kaj Spencer faris kelkajn ŝanĝojn en 2017 mallonge antaŭ iri al JES en Szczecin, Pollando.

Teksto

Mi notu triumfon:
Ja estis grandega la sukces'
Apenaŭ esprimeblas la kontento
Apertur-Scienco
plenumas la dev'
ĉar kial ne?
Por la bon' de ĉiuj ni
krom kiuj ne vivas plu

Sed nin ne plorigu
ĉiu misa produkt'
Oni reprovadu
ĝis ne plu restas kuk'
Kaj scienca util':
Jen mojosa pafil'
por la homoj kiuj vivas plu

Mi eĉ ne koleras
Parolas mi nun el mia kor’
Kvankam vi min vundis
kaj mortigis
kaj min dispecigis
kaj ĵetis la pecojn en la fajr'
tio dolorigis min
ĉar mi tre ĝojis pri vi!

Tiuj datumpunktoj
iĝas bela lini'
Ne plu estas beta
pretas fina versi'
Pri bruliĝo ĝojas mi
ĉar multege lernis ni
por la homoj kiuj vivas plu

For de mi iru
Mi tamen restu tie ĉi
Trovu aliulon por vin helpi
Eble Black Mesa
HO KIA BLAG', HA HA, NE NE
Kiel ajn, bonega kuk'
Tiom bongusta tekstur'

Vidu min paroli
dum farendas scienc'
Dum mi vin rigardas
ĝojas pri diferenc'
Ek al eksperimentad'
Jam komencu esplorad'
per la homoj kiuj vivas plu

Kaj min kredu ke mi vivas plu
Mi sciencumas kaj mi vivas plu
Mi sentas brile kaj mi vivas plu
Kiam vi mortas, mi ja vivas plu
Kaj post la morto, daŭre vivas plu

Vivas plu, vivas plu

Akordoj

Strofoj:
D Bm D Bm
D Bm D Bm
Em A7
D Bm D Bm
D Bm D Bm
D Bm D Bm
Em A7 Bb

Refrenoj:
F C Bb F
F C Bb F
Gm C F C/E Dm
Bb A7

Post refrenoj (ankaŭ ĉe la fina teskto) ripetu:
D Bm D Bm

Ekzemplo kun teksto

Akordoj kun la kantoteksto de la unua strofo kaj la unua refreno.

D Bm D
Mi notu triumfon:
Bm D Bm D Bm
Ja estis grandega la sukces'
Em A7 D Bm D
Apenaŭ esprimeblas la kontento
Bm D Bm D
Apertur-Scienco
Bm D
plenumas la dev'
Bm D Bm
ĉar kial ne?
Em A7
Por la bon' de ĉiuj ni
Bb
krom kiuj ne vivas plu

F C
Sed nin ne plorigu
Bb F
ĉiu misa produkt'
F C
Oni reprovadu
Bb F
ĝis ne plu restas kuk'
Gm C
Kaj scienca util':
F C/E Dm
Jen mojosa paf-il'
Bb A7 /: D Bm D Bm :/
por la homoj kiuj vivas plu

Originala teksto (KKPS 2016)

Mi notu triumfon:
Ja estis grandega la sukces'
Apenaŭ esprimeblas la kontento
Apertur-Scienco
plenumas la dev'
ĉar kial ne?
Por la bon' de ĉiuj ni
krom kiuj ne vivas plu

Sed nin ne plorigu
ĉiu misa produkt'
Oni reprovadu
ĝis ne plu estas kuk'
Kaj scienca util':
Jen mojosa pafil'
por la homoj kiuj vivas plu

Mi eĉ ne koleras
Parolas mi nun el mia kor’
Kvankam vi min vundis
kaj mortigis
kaj min dispecigis
kaj ĵetis la pecojn en la fajr'
tio dolorigis min
ĉar mi tre ĝojis pri vi!

Tiuj datumpunktoj
iĝas bela lini'
Ne plu estas beta
pretas fina versi'
Ne bedaŭras mi ĉar
kiom lernis nia par'
por la homoj kiuj vivas plu

For de mi iru
Mi tamen ene restu mem
Eble vi renkontos akompanon
Eble Black Mesa
HO KIA BLAG', HA HA, NE NE
Kiel ajn, bonega kuk'
Tiom bongusta tekstur'

Vidu min paroli
dum farendas scienc'
Dum mi vin rigardas
ĝojas pri diferenc'
Ek al eksperimentad'
kaj necesa esplorad'
per la homoj kiuj vivas plu

Kaj min kredu ke mi vivas plu
Mi sciencumas kaj mi vivas plu
Mi brile sentas kaj mi vivas plu
Kaj dum vi mortas daŭre vivas plu
Kaj post la morto mi ja vivas plu

Vivas plu, vivas plu