Vivu Zamenhof

MuzikoSveda melodio
Esperanta tekstoFr. SWAGERS

Teksto

Vivu, vivu Zamenhof!
Lin aplaŭdu, lin aplaŭdu ni, ĝis nia lasta mov';
vivu, vivu Zamenhof,
l' elpensinto glorinda d' Esperanto!
Igis li sampensi la animojn,
puŝis de patrujoj for la limojn.
Vivu, vivu Zamenhof,
l' elpensinto glorinda d' Esperanto!

Iĝu vero l' ideal';
ni klopodu, ni klopodu, estas sankta la batal',
iĝu vero l' ideal',
nia lingvo tutmonda Esperanto!
Zorgu ni ke ĉiu ĝin ekkonu;
forte, bele, ĉie ĝi eksonu;
iĝu vero l' ideal',
nia lingvo tutmonda Esperanto!