Vizitante Regensburgon

Muzikogermana popolkanto
Esperanta tekstoZanoni
Tipotraduko
Originala tekstoAls wir jüngst in Regensburg waren

Teksto

Vizitante Regensburgon
ni transiĝis akvoturnon.
Ankaŭ kelka belulin'
volis akompani nin.

Refreno:

Ŝvabaj, bavaraj knabinoj,
juĥ-hajrasa
devas kunveturi.

Dekdujara knabineto
kunveturis en prameto,
pro nesci' en am-afer!
ŝi transiĝis sen danĝer'.

Refreno

De la monto sur cevalo
rajdis kun fier' al valo
nobelino Kunigund'
por transir' de l' akva fund

Refreno

Ho, ŝipisto, mia kara?
ĉu la akvo blue-klara
estas plena de danĝer'?
Tuj ĝin diru kun sincer'!

Refreno

Al knabin' kun mirta krono
ne minacas la malbono:
Sen ĝi - malfeliĉa sort' -
ŝin atendas tuja mort'!

Refreno

En la mezo de la fluo
niks' alnaĝis jen kun bruo,
kaptis je la nobelin'
kaj surfunden tiris ŝin.

Refreno