Yankee Doodle

E-teksto

Usona, patriota popolkanto. “Yankee doodle dandy” prononcu: “jenki dudl dendi”.

Teksto

Negrasa estas Yankee-knab'
kaj ĉie favorat', he!
ĉe danco, ludo, sport' kaj bal'
viglega kiel rat', he!

Refreno:

Yankee, gardu ĉe marbord',
Yankee doodle dandy!
Ridu pri minaca vort',
Yankee doodle dandy!

En politik', balotoj kaj
sportludoj li ĉeestas;
kaj de l' komerco la profit'
en liaj manoj restas.

Refreno

Al lia glora hejma land'
fidela ĝis la osto,
kaj “Yankee doodle doo” por ĉiam
restas lia tosto.

Refreno