Uzantaj iloj

Retejaj iloj


antauxgxojo

Antaŭĝojo

Teksto

Inter la oscedoj kaj fojfoja ĝem'
La ulo en la trajn' parolas kun si mem
Mi veturas apud li kun mia forta em'
Kaj mi volas, jes mi volas

Refreno:
Pro la manko kaj plenum'
Mi atendas vin
Ĉe la multkolora lum'
Ĉe la akvo kaj la muzik'

Mi revenas lante al la viva flu'
Kiam mi biciklas tra la strata bru'
Kun malpeza koro al la rendevu'
Ĉar mi volas, jes mi volas

Refreno:

Mi scias ke nur estas unuopa foj'
Kaj de rev' ĝis elreviĝo estas kurta voj'
Sed nun mia koro kantas pro la antaŭĝoj'
Ĉar mi volas, jes mi volas

Refreno:
antauxgxojo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)