Uzantaj iloj

Retejaj iloj


auxtuno_obrezkov

Auxtuno Obrezkov

O.Obuĥov, Andrej OBREZKOV

Teksto

Ankoraŭ unu bato, nova kontrol'.
Vaporas via flato malgraŭ via vol'.
Ni renkontiĝos palaj dum fruvesper' kaj
Falos sediment' de acerb'.
Jen flavas, jen ruĝas, jen bluas vi;
Ĉi bazaj tri koloroj difinas ĉion.
El ili sin preparas diabla miksaĵ' kaj
Elfluigos blankon de paĝ'.

Refreno:

Helo vespera, tremo ĉe kor',
Voĉ' el animo, sed vi…
Vagas somero post la jaroj for,
Mi vin ne forgesos, sed vi…

Vi povas pentri pejzaĝon ĉe flughaven';
La akvo kaŝos signojn far forkeg' en sin'.
Vi certe povas danci sur surdiga skren',
Sed vi ne povas nun kortuŝi min.
Kaj tra la jaroj min vokas via vizaĝ',
Sed glutis l' aŭtunon ruĝe-flava pejzaĝ'.
De surlaplata skreno vi spektas min kaj
La filmobendon maĉas la fajr'.

Refreno:

Dunklo de ĉambro, lumo de l' skren',
Jaroj ien for, sed ni…
Rulo de l' filmo degelas kun ĝem'.
Ĝi ne plu okazos, sed ni…
Helo vespera, tremo ĉe kor',
Voĉ' el animo, sed vi…
Vagas somero post la jaroj for;
Mi vin ne forgesos, sed vi…
auxtuno_obrezkov.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)