Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ce_pumo-roko_krom-trako

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

ce_pumo-roko_krom-trako [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Ĉe Pumo-roko (krom-trako) ======
 +
 +==== Teksto =====
 +{{youtube>​joFAUT-aIBE}}
 +Mirteloj certe duonmetre altis
 +en la verda densarbaro ĉe sekvoj'​
 +
 +Ni laŭvice marŝis, grimpis, saltis,
 +manĝis berojn nur por ĝoj'
 +
 +Subite ni renkontis la riveron,
 +ŝaŭman fluon de l' majesta blanka mont'
 +ĉu la suna tajdo, ĉu la beroj
 +estis la ebriofont'?​
 +
 +Ho, ni ektrovis nin en akvo malvestitaj
 +for de l' reta, argilĵeta liberec'​
 +Ho, estas ĉi tie eĉ laŭ leĝ' malpermesitaj
 +tiaj agoj de maldec'​
 +
 +Ni pentris per argilo sur la dorsoj
 +niajn revojn pri saniĝ'​ de aliul'
 +Malgraŭ eta malsameco de la torsoj
 +samas ni al Eternul'​
 +
 +Ho, ni ektrovis nin en akvo malvestitaj
 +for de l' reta, argilĵeta liberec'​
 +Ho, estas ĉi tie eĉ laŭ leĝ' malpermesitaj
 +tiaj agoj de maldec'​
 +
 +Akvo frosta
 +Koro varma
 +Monto moŝta
 +Grego ĉarma
 +Ĉie ni troviĝas malgraŭ ajna registar'​
 +
 +Akvo frosta
 +Koro varma
 +Arbo moŝta
 +Cindro svarma
 +Sentu vin bonvena, akceptata malgraŭ via historio, inter nia kunular'​
 +
 +Ho, kaj ni ritmumis per salujo ĝis ekneĝis
 +for de l' reta, ridopreta liberec'​
 +Ho, ĉu ni meritas nun publikan kondamniĝon
 +pro mispreĝo kaj maldec'​
 +
 +Ho, ni adiaŭis per okuloj larmoplenaj
 +Aĥ, prirevita, korĉizita liberej'​
 +Ho, pentraĵoj disas sed tatuoj restos enaj
 +pro tiuj tagoj ĉe Pumo-Roko en stelarej'​
 +
 +{{tag>​kanto litero_cx filmo}}
  
ce_pumo-roko_krom-trako.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)