Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxion_bonan_amik

Ĉion bonan, amik'

Teksto

Dankon, amiko, pro via ridet',
kiun vi donis al mi sen pet',
kaj mi ne komprenis, de kie venis
la motiv',

dankon, amiko, pro via vort',
kiu donis al mi pli da fort'
por forigi premojn kaj solvi la problemojn
de la viv'.

Dankon, amiko, pro via kunest',
kiun eĉ post la adiaŭa fest'
sentas mi — regas harmoni'
en mia kor',

dankon, amiko, pro via sent',
kiu helpos min en streĉa moment',
ĉar ĝi kun mi restos, eĉ kiam vi estos
mil kilometrojn for.

Min akompanos via am'
ĝis la fino de mia voj',
ni malproksimen iros jam,
sed daŭre vivos nia ĝoj';

vin akompanos mia am'
ĝis la fino de via voj',
ni malproksimen iros jam,
sed daŭre vivos nia ĝoj'.

Ĉion bonan, amik' —
alvenas la disiĝo,
ĉion bonan, amik' —
vivu en feliĉo,
ĉion bonan, amik' —
dankon pro via rido,
ĝis revido.

cxion_bonan_amik.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)