| Muziko | Jacqueline GOVAERT, Gordon GROOTHEDDE |
|---|---|
| Esperanta teksto | Joop KIEFTE |
| Tipo | traduko |
| Originala titolo | Sweet Goodbyes |
| Originala plenumo | Krezip |
| Originala teksto | Jacqueline GOVAERT, Gordon GROOTHEDDE |
Traduko de balada popkanto de la nederlanda bando Krezip, originale eldonita en aprilo de 2009, kaj tradukita al Esperanto en julio de 2009 dum IJK 2009 en Liberec, Ĉeĥio.
Sen dorm', ĉar ĉio ŝanĝiĝas
kaj oni ne lasu post si
sen spir', ĉar tro da aferoj
okazas jam mise en viv'
Refreno:
Vi eklarmis
ĝis kaj kis'
La sentojn komprenas mi
Perdi revojn karajn tre por vi
Kaj kion bezonas vi
nun venu hejmen tuj por ke mi tenu vin
transnoktigu vin
mi transnoktigos vin
Ek, vek', la suno jam brilas,
do iru el lit' al la lum'
Jen, jam, forgesos ni ne ke
per amo ni tenos nin plu
Refreno
Kion mi inter ni amas, tio transnoktigos nin
Ĉio kion ni jam perdis montras bonon plu al ni
Ĉiuj vizititaj lokoj
Kaj la konataj homoj
Ĉiuj komencitaj amoj
Lasta refreno:
Tiel ni finlarmis
ĝis kaj kis'
La sentojn komprenas mi
Perdi revojn karajn tre por vi
Kaj kion bezonas vi
nun venu hejmen tuj por ke mi tenu vin
La sentojn komprenas mi
Perdi revojn karajn tre por vi
Kaj kion bezonas vi
nun venu hejmen tuj por ke mi tenu vin
Mi transnoktigos vin