Uzantaj iloj

Retejaj iloj


holando_cxe_maro

Holando ĉe maro

Muzikolaŭ melodio de risa nacia kanto: Frysk bloed tsjoch op

Teksto

Svisujo havas belajn neĝomontojn.
Vi por dezerto iru al Afrik'.
Kaj por Kolumbo kun la blanka ovo
Vi povas iri nur al Amerik',
Sed en Holando, Holando ĉe mar',
Tie troviĝas plej rava herbar'.

En Germanuj' vi vidas, ke la viroj
Sin nutras per kolbaso kaj bier'.
Kaj pro vulkanoj en la Italujo
Pereas ofte tua mar' kaj ter.'
Sed en Holando, Holando ĉe mar',
Tie ni vivas en verda kampar'.

En Ĉinoland' gigantaj dikaj muroj
Defendas longan voston de la Ĉin',
En Egiptujo ĉe la piramidoj
Mumioj strabe alrigardas nin.
Sed en Holando, Holando ĉe mar',
Tie troviĝas fidela fratar'!

holando_cxe_maro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)