Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jolanda

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

jolanda [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Jolanda ======
  
 +^Muziko| Pablo Milanés |
 +^Esperanta teksto|[[Manno Montanna]]|
 +^Esperanta teksto|[[Jorge de Oliveira]]|
 +^Esperanta plenumo|[[Manno Montanna]]|
 +^Esperanta plenumo|[[Jorge de Oliveira]]|
 +^Tipo|traduko|
 +^Originala titolo| Yolanda |
 +^Originala plenumo| Pablo Milanés |
 +^Originala teksto| Pablo Milanés |
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +**Versio de Manno Montanna**
 +
 +Traduko: Manno Montanna
 +
 +Bonvole, vi aŭskultu tiun ĉi amdeklaron
 +Certe ĝi estas pli ama ol nura kanzon’
 +Romantika sen atenti al tiaj formoj
 +por ke ĝi ĉesigu la ŝtormon da sento
 +-Mi amas, mi amas...
 +-Eterne vin mi amas
 +Se vi forestos, mi ne nepre mortos
 +Sed se mi ja mortos, mi estu ĉe vi
 +Mia solec’ sentas sin akompana
 +Pro tio al mi kelk-foje necesas
 +Via mano... Via mano...
 +Eterna estas via mano
 +Kiam mi vidis vin mi estis certa
 +pri tiu timo ektrovi min senprotekta
 +Pro mil kialoj vi nudigas min,
 +mian bruston malfermas kaj ĝin vi plenigas
 +Je amoj... Je amoj...
 +Eterne plena je amoj
 +Se iufoje mi estas tiel senkuraĝa
 +mi rezignas rigardi la sunon matene
 +Kredante preĝon, kiun al mi lernigis vi,
 +Mi videtas anĝelon kaj ekkrias al vento:
 +-Jolanda!
 +-Jolanda!
 +-Eterna vi estos, Jolanda!
 +
 +{{youtube>​U3vLpPuh0-U?​medium}}
 +
 +
 +**Versio de Jorge de Oliveira**
 +
 +Portugallingva traduko: Chico Buarque
 +Esperanta traduko el la portugala: Jorge de Oliveira
 +
 +Jen ĉi kanzon'​ ja estas pli ol nur kanzon'​
 +Ĝi fariĝas mia amdeklaro
 +Gracia sen ke mi pensu pri la ĝusta formo
 +Sed senracia kvazaŭ ŝtormo
 +Mi amas, mi amas,
 +mi amas vin, mi amas
 +Se vi forestas mia kor' sopiras
 +Kaj se vi mortos mi vin akompanos
 +Kiam soleco alvenas kaj frapadas
 +Kaj mankas la varmo de via korpo
 +Mi serĉas, mi serĉas,
 +mi serĉas vin, mi serĉas
 +Kiam mi vidis vin l' unuan fojon
 +Mi estis certa, ke vi min malkovros
 +Vi venas kaj tuj senhonte min nudigas
 +Kaj ekbruligas mian fajron
 +Mi ĝuas, mi ĝuas,
 +mi ĝuas vin, mi ĝuas
 +Kiam mi sentas miajn fortojn tuj frakasi
 +Mi nepre ŝirmiĝas en via sino
 +Dirante la preĝon kiun vi inventis
 +Mi rigardas vin kaj ekkrias
 +Jolanda, Jolanda,
 +mi bezonas vin Jolanda!
 +
 +{{youtube>​k2_JmD0YW2c?​medium}}
 +
 +===== Eksteraj ligoj =====
 +* http://​www.brazilakolekto.com - akordoj kaj muziko
 +
 +
 +{{tag>​kanto litero_j traduko hispana}}
jolanda.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)