Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_polko_de_eva

Polko de Eva

Muzikotradicia finna polko
Esperanta tekstoJoop KIEFTE
Tipotraduko
Originala titoloIevan polkka
Originala tekstoEino Kettunen

Esperanta traduko de tutmonde tre fama finna kanto, originale verkita en 1928 laŭ tradicia melodio. La esperanta traduko estas el decembro 2016.

Teksto

Kiam sonas tre ĝoje la polka sonado
la piedoj ekmovas tiel ĉi.
Kaj Eva ja estis sub garda patrino
sed Eva al ŝi bone kaŝis sin.
Ĉar kiu aŭskultas al sia patrino
se tiu tuj diras ne al la festo.
Mi volas danci kaj iri nun
al fekmojosa dancfesten'

Jen Eva ridadis, muziko ludaĉis
kaj homa amaso kolektas sin.
Ĉiuj bonegis, ja ĉiuj belegis
sed unu belulo kaptis ŝin.
Ĉar kiu ne volas peni treege,
kiu ne volas danci freneze
se tiu belulo tiom belas
en tiu ĉi dancfesten'?

Panjo, malĝoja, eniris dormĉambron
kaj iel ploretis kaj kantis, nu.
Tiel la ulo ricevis la spacon
en najbara domo por amplezur'
Ĉar kiu ja sekvas gepatrajn konsilojn,
kiu aŭskultas riproĉajn avertojn
se tiu belulo tiom belas
en tiu ĉi dancfesten'?

Kiam haltis muziko estis nur komenco
la knabo ekumis, kial ne?
Kiam li ŝin post la festo kunportis
patrino atendis kolerege.
Sed mi Evan diris, ne malĝojiĝu,
mi ja revenos, min ne forgesu,
se tia belulo tiom belas
en tia ĉi dancfesten'?

Mi al patrino avertis nun ĉesi
por ke mi atentu pri mia far'
Vi nun ekiru, en ĉambro nur resti
por ke estu sekura la aferar'.
Ĉar tiu ĉi knabo estas sovaĝulo
kiu ja faras kion li volas,
ja tia belulo tiom belas
en tia ĉi dancfesten'!

Nur afereton al vi mi postlasas:
vi ja ne facile kaptos min.
Iru al ajna volata direkto
sed Eva kaj mi kombinos nin.
Ĉar tiu ĉi knabo ne estas freneza
tiu ĉi knabo plenumas promesojn
ja tiu belulo tiom belis
en tiu ĉi dancfesten'.

la_polko_de_eva.txt · Lastaj ŝanĝoj: 19.07.2026 08:01 de spencjo