Uzantaj iloj

Retejaj iloj


laux_la_klacx

Laŭ la klaĉ'

MuzikoTradicia rus-cigana kanto
Esperanta tekstoJoMo
Esperanta plenumoJoMo
Tipotraduko

Teksto

Laŭ la klaĉ' ciganino ne veras
Povas ne ami ŝi, jen akuz'
Ŝi neniam pri amo sinceras
Ĉar por ŝi amo estas amuz'

Refreno:

Laŭ la klaĉ'
Laŭ la klaĉ'
Kio, do, laŭ la klaĉ'?
Nu klaĉu ili
Longe klaĉu ili
Klaĉu do laŭ la plaĉ'

Laŭ la klaĉ' ne plu estas sezonoj
Konas saĝon junuloj ne plu
Kaj ciganoj ja estas friponoj
Donu rublon, ili prenos du

Refreno
Refreno ×2

Laŭ la klaĉ', estas tro multaj ĉinoj
Pro rakedoj malbonas veter'
Pro ciganoj nu mankas kokinoj
De fremduloj alvenas danĝer'

Refreno ×2
laux_la_klacx.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)