Rogier Huurman, ankaŭ konata kiel Roĉjo, estas nederlanda esperantisto, kiu estis tre aktiva en la Nederlanda Esperanto-Junularo kaj TEJO. Li verkis multajn esperantajn kantotekstojn, plej multaj por la bando La VIPoj, kunlabore kun Gunnar FISCHER. Multaj liaj kantotekstoj estas reuzitaj en la muzikalo June kaj kune, kiun li organizis.