Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.
al_filo [04.11.2015 14:00] |
al_filo [21.12.2023 09:34] (aktuala) |
||
---|---|---|---|
Linio 1: | Linio 1: | ||
+ | ====== Al Filo ====== | ||
+ | //Vortoj kaj muziko de [[Andrej OBREZKOV]]// | ||
+ | ===== Teksto ===== | ||
+ | Vi ne rapidu vivi, filo. | ||
+ | Vi volas kiel patro igxi | ||
+ | Kaj jam surmetas miajn vestojn | ||
+ | Por viraspekti kiel pacx'. | ||
+ | |||
+ | Vi dume gxuu infanecon, | ||
+ | Valoru kurtajn jarojn knabajn; | ||
+ | Ja poste vi ne plu auxdacos | ||
+ | Konduti vin kiel knabacx'. | ||
+ | |||
+ | Vi kredu, filo, tre proksimas | ||
+ | La tempo, kiam vi memoros | ||
+ | La tagojn nunajn kun sopiro, | ||
+ | Ke ili pasis sen reven'. | ||
+ | |||
+ | Nur tiam vi komprenos, filo, | ||
+ | Ke cxiun tagon infanecan | ||
+ | Necesas vivi plengxuante, | ||
+ | Ja kurtas gxi kiel moment'. | ||
+ | |||
+ | Do, fiksmemoru cxiujn sentojn | ||
+ | De valoregaj junaj jaroj | ||
+ | Por, kiam vi la patro igxos, | ||
+ | Kompreni filojn sen problem'. | ||
+ | |||
+ | Ja mondo estas tre severa | ||
+ | Pro tio, ke agxuloj stultaj | ||
+ | Forgesas pri infanaj revoj | ||
+ | Kun sia acxa obstinem'. | ||
+ | {{tag>litero_a kanto}} | ||