Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_la_amikoj

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

al_la_amikoj [04.11.2015 13:58]
al_la_amikoj [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Al La Amikoj ======
 +//Muziko kaj vortoj de [[Mikaelo Bronsxtejn]],​ 1997.//
 +
 +
 +
 +
 +
 +===== Teksto =====
 +Karaj! Karaj,
 +kio por ni la jaroj?!
 +Antaux ni estas novaj kantoj, -
 +vantaj, tristaj, kaj alvokantaj
 +kantoj.
 +Simpla, simpla
 +estis la tag' pasinta:
 +Sinka suno al mar' subiris;
 +miris ni kaj felicxajn vortojn
 +spiris.
 +
 +//​Refreno://​
 +>Ni pluku la kordojn,
 +>ni frapu la klavojn,
 +>ni voku l'​pasintajn
 +>​plezurojn kaj ravojn!
 +>La helaj momentoj
 +>de nia destin'​
 +>denove varmigos nin.
 +>Kaj kredu ni, ke
 +>​redonacos la Dio
 +>por nia estonto
 +>​parteton da tio
 +>ne tro da sopiro,
 +>iom da fortun'​
 +>kaj fajron de nia jun'.
 +
 +Gruoj, gruoj
 +super nebuloj fruaj
 +flugas suden, auxtune flugas.
 +Flutas krio, kaj ni
 +nur larmojn glutas.
 +Jen do, jen do, -
 +pretas ni por atendo, -
 +morgaux venos somer' senzorga,
 +pordoj niajn valizojn prenos
 +morgaux.
 +
 +>//​Refreno//​
 +
 +For de, for de
 +nia renkonto forte
 +moroj ligos nin, rememoroj...
 +Koroj strebos
 +al la amikoj foraj.
 +Se vi, se vi
 +venos por rericevi
 +gxuon de nia kanto kuna,
 +nuna
 +vi jam denove estos
 +juna.
 +
 +>//​Refreno//​
 +{{tag>​litero_a kanto}}