Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.
al_la_fratoj [04.11.2015 14:00] |
al_la_fratoj [21.12.2023 09:34] (aktuala) |
||
---|---|---|---|
Linio 1: | Linio 1: | ||
+ | ====== Al la fratoj ====== | ||
+ | ^Esperanta teksto|[[wpeo>L. L. ZAMENHOF]]| | ||
+ | ^Tipo|origina teksto| | ||
+ | |||
+ | ===== Teksto ===== | ||
+ | |||
+ | Forte ni staru, fratoj amataj, | ||
+ | por nia sankta afero! | ||
+ | Ni bataladu kune tenataj | ||
+ | per unu bela espero! | ||
+ | Regas ankoraux nokto sen lumo, | ||
+ | la mondo dormas obstine; | ||
+ | Sed jam levigxos baldaux la suno, | ||
+ | por lumi, brili senfine. | ||
+ | Forte ni staru, brave laboru, | ||
+ | kuragxe, ho nia rondo! | ||
+ | Nia afero kresku kaj floru | ||
+ | per ni en tuta la mondo! | ||
+ | |||
+ | Malfacileco, malrapideco | ||
+ | al ni la vojon ne baros : | ||
+ | Sen malhonora malkuragxeco | ||
+ | ni kion povos, ni faros. | ||
+ | Glora la celo, sankta l' afero, | ||
+ | la venko — baldaux gxi venos ; | ||
+ | Levos la kapon ni kun fiero, | ||
+ | la mondo gxoje nin benos. | ||
+ | Tiam atendas nin rekompenco | ||
+ | la plej majesta kaj ricxa : | ||
+ | Nia laboro kaj pacienco | ||
+ | la mondon faros felicxa! | ||
+ | |||
+ | |||
+ | {{tag>kanto litero_a esperanto}} |