Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_la_fratoj

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

al_la_fratoj [04.11.2015 14:00]
al_la_fratoj [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Al la fratoj ======
  
 +^Esperanta teksto|[[wpeo>​L. L. ZAMENHOF]]|
 +^Tipo|origina teksto|
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +Forte ni staru, fratoj amataj,
 +por nia sankta afero!
 +Ni bataladu kune tenataj
 +per unu bela espero!
 +Regas ankoraux nokto sen lumo,
 +la mondo dormas obstine;
 +Sed jam levigxos baldaux la suno,
 +por lumi, brili senfine.
 +Forte ni staru, brave laboru,
 +kuragxe, ho nia rondo!
 +Nia afero kresku kaj floru
 +per ni en tuta la mondo!
 +
 +Malfacileco,​ malrapideco
 +al ni la vojon ne baros :
 +Sen malhonora malkuragxeco
 +ni kion povos, ni faros.
 +Glora la celo, sankta l' afero,
 +la venko — baldaux gxi venos ;
 +Levos la kapon ni kun fiero,
 +la mondo gxoje nin benos.
 +Tiam atendas nin rekompenco
 +la plej majesta kaj ricxa :
 +Nia laboro kaj pacienco
 +la mondon faros felicxa!
 +
 +
 +{{tag>​kanto litero_a esperanto}}