Uzantaj iloj

Retejaj iloj


alarmkanto_de_la_liberaj_sportuloj

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

alarmkanto_de_la_liberaj_sportuloj [04.11.2015 12:59]
alarmkanto_de_la_liberaj_sportuloj [21.12.2023 08:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Alarmkanto de la liberaj sportuloj ======
  
 +^Muziko|Melodio de: Wer seine Hände falten kann|
 +^Esperanta teksto|[[N. B.]]|
 +^Tipo|traduko|
 +^Originala plenumo|Herbei,​ herbei, ihr Turner all|
 +^Originala teksto|[[M. RÖDER]]|
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +
 +Alvenu tuta sportular'​
 +El cxiu part' de l' mond'.
 +Anoncas de l' auxroro klar'
 +Tagigxon jam en rond'.
 +Kunigxas vicoj niaj
 +Tuj post la nokta cxes'.
 +Ecx sen la kokokrioj
 +Nin vekis tagprogres'​.
 +
 +For, for, vi sklavigxema sent',
 +Gxojega lauxta kri'
 +Penetras gxis la fundament'​!
 +Liberaj estas ni,
 +Malnovon ni estingas,
 +La novo nia cel',
 +Standardon rugxan svingas
 +Ni de batal-ribel'​!
 +
 +Gxi furiozas pro koler',​
 +Malnova sporto — art',
 +Plendkanto gxemas tra l' aer',
 +Cxar ni libera part'.
 +Ne gxenas nin la bruo,
 +Antauxen montras voj',
 +Nin gvidas nov-instruo
 +Al granda venk' kaj gxoj'.
 +
 +Kuragxon nur, libera band'!
 +Ataku fresxe nur!
 +Al ni, proleta batalant',​
 +Ke falu lasta tur',
 +Reakciuloj tremas,
 +Pro venk-antauxefik'​!
 +Jam murojn ni dispremas,
 +Solvigxas kelka brik'.
 +
 +Elvokas tondre melodi':​
 +Liberaj en amas',
 +Malnov-sportulajn frazojn vi
 +Likvidu per frakas'​!
 +Ho flugu, rugxstandardo,​
 +Antauxen en batal'​.
 +Ni sekvas vin kun ardo,
 +Al via vojsignal'​!
 +
 +
 +{{tag>​kanto litero_a kanto germana}}