Uzantaj iloj

Retejaj iloj


alia_mondo_persone

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

alia_mondo_persone [04.11.2015 13:59]
alia_mondo_persone [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Alia Mondo ======
 +^Teksto|[[Martin WIESSE]]|
 +^Muziko|[[Martin WIESSE]]|
 +^Kantas|[[Persone]]^
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +Malplenas mia cxambro, cxar ne cxeestas vi
 +vi donis novan vivon al la muroj tie cxi
 +la ebleco enamigxi, mi ne pensis tro pri gxi
 +sed post disigxo mi komprenas: vi mankos tre al mi
 +
 +Sed mi estas mem kulpanto de cxi tiu rezultat'​
 +cxar kun malfermitaj okuloj mi iris rekte al sakostrat'​
 +
 +Mi tro facile falas en la truon de malgxoj'​
 +elgrimpas kaj refalas, sed kredas je venonta foj'
 +falas ombro de pasinto, mi ne pensas tro pri gxi
 +sed fine restos la konstato: vi mankos tre al mi
 +
 +Sed mi estas mem kulpanto de cxi tiu rezultat'​
 +cxar kun malfermitaj okuloj mi iris rekte al sakostrat'​
 +al sakostrat'​
 +
 +//​Refreno://​
 +>Vi vivas en alia mondo
 +>neniel rajtas mi akuzi vin
 +>vi vivas en alia mondo
 +>sed mi ne povis rifuzi vin
 +
 +Malplenas mia cxambro, cxar ne cxeestas vi
 +vi donis novan vivon al la muroj tie cxi
 +vi prizorgas vian mondon, mian mem prizorgos mi
 +sed fine restos la konstato: vi mankos tre al mi
 +
 +Sed mi estas mem kulpanto de cxi tiu rezultat'​
 +cxar kun malfermitaj okuloj mi iris rekte al sakostrat'​
 +al sakostrat'​
 +
 +>//​Refreno//​
 +
 +Post la diskutoj kaj kleraj konsentoj venas simpla reago
 +am' estas prunto, ni gxuis, sed venas jam la temp' por repago
 +
 +>//​Refreno//​ 2-foje
 +
 +{{tag>​litero_a kanto}}