Uzantaj iloj

Retejaj iloj


amitaj_amataj_amotaj

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

amitaj_amataj_amotaj [04.11.2015 13:55]
amitaj_amataj_amotaj [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Amitaj Amataj Amotaj ======
 +//Muziko kaj vortoj de [[Mikaelo Bronsxtejn]],​ 1994.//
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +Degelis ie en auxtun'​
 +folio de la dekkvin jaroj.
 +Min ne atendas miaj karaj
 +cxe lignofajro de la jun'​...
 +Sed diablo prenu la dekkvin,
 +aspiras mi revidi cxiujn, -
 +al la urbeg' de fiancxinoj,
 +al la urbeg' de fiancxinoj
 +trajnacxo kota trenas min.
 +
 +//​Refreno://​
 +>Ahx! miaj amitaj, amataj, amotaj!
 +>Ja restis almenaux lumbildoj kaj fotoj...
 +>mi pretas glorigi vin verse kaj kante,
 +>mi ree vin vidas en songxoj ermitaj,
 +>ahx, miaj amotaj, amataj, amitaj!
 +
 +Hontindas sxteli karbojn el
 +fajrujo fremda, fum' kamena,
 +se vokas en la songxo svena
 +brilanta fore sola stel'.
 +Ho ve -stelplenas firmament'​!
 +Mi ofte gapis kaj hezitis.
 +Steletoj inter fingrojn glitis,
 +Steletoj inter fingrojn glitis,
 +doninte varmon por moment'​.
 +
 +>//​Refreno//​
 +
 +Min pelas ia stranga fort'
 +denove kvazaux knabo ami,
 +en sankta fajro ree flami
 +gxis la forbrul',​ gxis dolcxa mort'.
 +Mi vin reamas en memor'
 +anstataux pli prudente kalvi.
 +Mi fresxajn rozojn portas al vi,
 +mi fresxajn rozojn portas al vi
 +de la ne tre konstanta kor'​!...
 +
 +>//​Refreno//​
 +{{tag>​litero_a kanto}}
  
amitaj_amataj_amotaj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)