Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ankorauxfoje

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

ankorauxfoje [19.10.2007 17:11]
ailanto kreita
ankorauxfoje [04.11.2015 13:56]
Linio 1: Linio 1:
-====== Ankoraŭfoje ====== 
  
-^Teksto|[[MIKI Ŝikotŭ]]| 
-^Muziko|[[MIKI Ŝikotŭ]]| 
-^Kantas|[[TANAKA Akiko]]| 
- 
-El la kasedo [[antaux_du_jaroj|Antaŭ du jaroj]] 
- 
-===== Teksto ===== 
- 
-Ankoraŭfoje vidi volas mi 
-vian sorĉan ĉarmon ĉe l'​okuloj. 
-Min alridis vi por konversaci'​ 
-ĉe l'​giĉet'​ de l'​kunloĝado de junuloj. 
- 
-Ankoraŭfoje kanti volas mi 
-kune kun vi per gitar' sonora. 
-Nun el mia lip' fluas melodi'​ 
-kiun de vi lernis mi kun vol' fervora. 
- 
-> Kial en okul' elfontas larm'? 
-> Kial koron premas tia varm'? 
-> Ĉiam kreskas mia sopir' kun dolor'​. 
-> sed lontanas via kor'. 
- 
-Ankoraŭfoje tuŝi volas mi 
-vian manon fortan sed teneran. 
-Ĉirkaŭ kampa fajr' ronde dancis ni 
-rememoras mi ĝojhoron la vesperan. 
- 
-Ankoraŭfoje aŭdi volas mi 
-vian voĉon plenan de sereno. 
-En orelo mia ankoraŭ ĝi 
-sonas kiel serenado en refreno. 
- 
-> Kial en okul' elfontas larm'? 
-> Kial koron premas tia varm'? 
-> Ĉiam kreskas mia sopir' kun dolor'​. 
-> sed lontanas via kor'. 
- 
-Ankoraŭfoje sonĝi volas mi 
-pri promen'​ duopa sur la plaĝo. 
-Nur en sonĝo povas malkaŝi mi 
-mian veran koron al vi kun kuraĝo. 
- 
-Ankoraŭfoje iri volas mi 
-al la laga bord' en Wanihama. 
-Vin revidos mi, ne en iluzi',​ 
-kaj konfesu amon mi per vorto flama. 
- 
-> Kial en okul' elfontas larm'? 
-> Kial koron premas tia varm'? 
-> Ĉiam kreskas mia sopir' kun dolor'​. 
-> sed lontanas via kor'. 
- 
-> Kial en okul' elfontas larm'? 
-> Kial koron premas tia varm'? 
-> Ĉiam kreskas mia sopir' kun dolor'​. 
-> sed lontanas via kor'. 
- 
-===== Poŝtelefone ===== 
- 
-===== Tonsilabe ===== 
- 
-===== Eksteraj ligoj ===== 
- 
-{{tag>​kanto litero_A}} 
ankorauxfoje.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)